Sesias negocforumo Kubo-Britio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-06-18 08:34:57

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Forumo negoca Lordo David Triesman el Britio

Havano, 18 jun (RHK) Okaze de la vizito de Lordo David Triesman, kunprezidanto de la Iniciato Kubo en la eŭropa lando, komenciĝis en Havano la negocforumo Kubo-Britio kiun partoprenis la kuba prezidento Miguel Díaz-Canel.

Dum la renkontiĝo, la ministro de ekstera komerco kaj fremdaj investoj, Rodrigo Malmierca, esprimis ke oni relanĉas la projekton por impulsi la rilatojn ekonomiajn kaj komercajn.

La kuba ministro asertis ke la momento estas trascenda, fronte al la situacio nuna pri fortigo de la usona blokado al nia lando

Li elstarigis  la ĉeeston de britaj entreprenistoj en prioritataj sektoroj kiel turismo kaj renovigeblaj energioj. Li same montris sin optimista pri tio ke la nuna renkontiĝo ebligos identigi novajn produktojn kaj servojn, kiuj stimulas la kreskon de interŝanĝo komerca inter ambaŭ landoj.

La Iniciato Kubo en Britio estas unu el la tri organizoj, kiuj formas la kariban konsilantaron. Ĝi estis fondita en 1995 responde al la alvoko de ambaŭ registaroj por krei institucion neregistaran, sendependan, por subteni, evoluigi kaj fortigi la reciprokajn rilatojn.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up