Projekto de nova elekta leĝo en Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-06-20 09:15:27

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Esteban Lazo, la kuba parlamentestro

Havano, 20 jun (RHK) Estis prezentita en nacia videokonferenco la  projekto de la Elekta Leĝo debatota kun la deputitoj, kio okazis per la sama partoprena esenco de la diversaj leĝaj procezoj antaŭaj,  kaj plenumante mandaton konstitucian, kiu starigis en siaj transiraj dispozicioj, limdaton ĝis ses monatoj ĝin.

Dum la prezento de la projekto, Esteban Lazo Hernández, prezidanto de la nacia parlamento, insistis pri la bezono konscie kaj detale trastudi la tekston por esti kapablaj fari aldonojn esencajn  al leĝa normo, kiu devas esti spegulo de la travideblo kaj demokratieco de la kuba revolucio.

En la sidejo de la Kapitolo oni informis al ĉiuj provincoj kaj teritorioj, ke nun ekas procezo  por kolekti opiniojn, sugestojn, modifojn kaj dubojn de la deputitoj, kio malfermiĝas ankaŭ al la civitanaro,por poste starigi interkonsenton kaj submeti ĝin al analizo en la venonta sesio de la parlamento venontjulie, kie devas esti aprobita la nova leĝo por plenumi la laborprogramon  starigitan post aprobo de la nova konstitucio.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up