Solidareco al La Kvin kubaj kontraŭteroristoj en Hispanio.

Pledo por liberigo de tiuj homoj, kiuj la pasintan 12-an de septembro plenumis 15 jarojn de enkarceriĝo, sonis dum emociplena koncerto okazinta en la halo Galileo Galilei en Madrido, la dua tiaspeca aranĝo jam okazinta en Hispanio.
La ceremonio daŭris ĝis noktomezo kaj ĝin partoprenis artistoj kubaj kaj hispanaj favore al liberigo de Gerardo Hernández, Antonio Guerrero, Fernando González, Ramón Labañino kaj René gonzález.
René, plenuminte sian punon en oktobro 2011 plus alia tempo de kontrolita libereco, sukcesis reveni al Kubo ĉi-jare depost rezigni je sia civitaneco usona.
La kuba ambasadoro alparolis la publikon kaj dankis pro tio ke ili daŭre batalas por la justico kaj dankis nome de Kubo, La kvin kaj ties familianoj.
Dum la koncerto, oni legis plurajn mesaĝojn senditajn de solidaremuloj tra la mondo, inter alie, la mesaĝo de la prezidantino de la kuba instituto de amikeco al la popoloj, Kenia Serrano.
lasu komentarion