Pritaksas Miguel Díaz-Canel programojn pri laboro kaj demografia dinamiko.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-07-17 07:44:21

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Miguel Díaz-Canel, kuba prezidanto

Havano, 17 jul (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel pledis por labordono al laboristoj haltigitaj,  en agadoj bezonataj de la nacia ekonomio.

Dum kunsido  por pritaksi la programon de laborloko kaj la atenton al la demografia dinamiko de la lando, la kuba ŝtatestro elstarigis la eblecon plibonigi la plurlaborecon, kio estas nuntempe labormaniero efektivigata de pli ol 200 mil personoj, krom evoluigi la laboron je distanco.

Laŭ raporto de la nacia televido, la kuba ŝtatestro ankaŭ sin esprimis pri la entreprenaj grupoj, kiuj havas pli da entreprenoj ol tiuj kiujn ili povas atenti, kaj same priparolis  la kunekziston, kiu povas ekzisti  inter la malgranda kaj la meza entreprenoj jen en la ŝtata kiel en  la privata sektoro.

Dum la kunsido oni pritraktis la temon de la demografia dinamiko en Kubo, kaj oni informiĝis pri la decidoj adoptataj por ke la paroj kiuj ne povas havi infanon, ricevu la koncernan traktadon por tion prizorgi.

Oni ankaŭ taksis la evoluon de la temoj koncerne al rehabilitigo, subtenado kaj konstruado de loĝejo por patrinoj kun tri aŭ pli da infanoj malpli ol 12-jaraj, politiko de stimulo ekzistanta en la insulo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up