Pli ol 5 mil instruistoj esprimis sian volon reveni al la klasoĉambroj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-07-18 07:59:02

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 18 jul (RHK) Ena Elsa Velázquez, ministrino pri edukado, sciigis per la socia reto Twitter, ke post la sciigo pri la salajra altigo  en la subvenciata sektoro, pli ol 5 mil instruistoj  petis  realiĝi al la laboro en klasoĉambroj.

Ŝi sciigis ke “la petoj okazas en la municipaj organoj de edukado. Ke instruistoj spertaj kaj kvalite laborpretaj reaniĝu, favorigasl la docentan anaron, ŝi aldonis.  

La informo estis amplekse komentita en ciferecaj komunikiloj kaj ĝenerale oni taksas tion kiel bona novaĵo, kaj estas “taŭga respondo de la instruistoj al la kuraĝa decido adoptita de la registaro kaj la Revolucio,“ raportas la gazeto Granma.

La docenta anaro estas temo ĉiam prioritata de la ministerio pri edukado. La pasintan junion, la doktorino Velázquez-Cobiella,  anoncis ke la 94% de la bezonoj pri instruistoj estis certigitaj.

La ceteraj bezonoj estus kovritaj per instruistoj dungotaj per kontraktoj, kaj aliaj laborantaj en aliaj sektoroj, plus help-lernantoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up