Vizitos Kubon la rusa ministro Serguei Lavrov.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-07-19 07:47:40

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Serguei Lavrov, rusa ministro pri eksteraj aferoj

Moskvo, 19 jul (RHK) La rusa ministerio pri eksteraj rilatoj konfirmis la laborviziton de la ministro Serguei Lavrov tra Latinameriko, kiu inkluzivos landojn kiel Kubo, Surinamo kaj Brazilo, kie li partoprenos la renkontiĝon de la grupo Brics.

Lavrov plenumos oficialan viziton al Kubo  ekde la 23-a de julio, kaj sekve estos en Brazilo, la 25-an kaj 26-an por la kunsido de ministroj kun Ĉinio, Brazilo, Hindio kaj Sudafriko; poste  iros al Surinamo, 26-27.

La 24-an de julio, Lavrov dialogos kun sia kuba homologo, Bruno Rodríguez, en Havano, informis la rusa ministerio pri eksteraj aferoj.

Dum la dialogo kun Kubo, ambaŭ partoj pritraktos esencajn temojn de la reciproka kaj regiona tagordo, inkluzive de la paca kaj sekureca prizorgado kaj la aranĝo de akraj internaciaj konfliktoj, anoncis siatempe la parolistino de la ministerio, María Zajarova.

Lavrov ankaŭ renkontiĝos kun aliaj altrangaj aŭtoritatuloj en Kubo. Ambaŭ landoj havas bonajn rilatojn kunlaborajn pri diversaj aferoj kaj esprimis sian volon daŭre plifortigi ĝin.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up