Ramiro Valdés plenumis registaran viziton en Villa Clara

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-07-22 09:33:56

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Ramiro Valdés, vicprezidanto de la ŝtata kaj ministra konsilantaro de Kubo,

Santa Clara, 22 jul (RHK) Ramiro Valdés, komandanto de la Revolucio kaj vicprezidanto de la ŝtata kaj ministra konsilantaro de Kubo, vizitis la centran provincon Villa Clara por pritaksi la evoluon de gravaj ekonomiaj programoj, interalie, pri investoj kaj konstruado de loĝejoj.

Li speciale konstatis la postrestadon en la konstruado de loĝejoj en tiu teritorio, kaj instigis la provincan registaron avanci en tiu ĉi registara programo por plenumi la programon, kiu estas kompleksa; li ankaŭ insistis pri bona organizado kaj sistemigo de tiu programo, laŭ raportis la gazeto Trabajadores.

Li ankaŭ konstatis misojn en la starigo de la decidoj aprobitaj kaj insistis pri aparta atento al patrinoj kun tri junaj infanoj, por kiuj oni devas konstrui loĝejojn, krom avanci pri la subvenciitaj familioj kaj konstrua ĉenigo, kio postulas havi la tutan proceduron kompletigitan ekde la komenco ĝis fino de la domoj.

Li ankaŭ vizitis la poligrafian industrion, kiu trapasas renovigan kaj teknologian procezon, kies investo estas je 58% en ties plenumo; sekve li vizitis la tekstilan industrion de Santa Clara, kie interesiĝis pri la progresoj en la produktado de diversaj materialoj kirurgiaj kaj uniformoj diversaj, por lernejoj, la sansistemo, ktp.

Dum tiu ĉi vizito li estis akompanata de aŭtoritatuloj de la centraj provincoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up