Prezidento Miguel Díaz-Canel denuncis agresemon de Usono kontraŭ Kubo.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-07-27 08:18:44

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Miguel Díaz-Canel, kuba prezidanto

Havano, 27 jul (RHK) La prezidento Miguel Díaz-Canel denuncis la konstantan agresemon de la usona registaro pere de novaj punoj kun la celo sufoki la insulan ekonomion.

Dum sia parolado en la centra ceremonio en la orienta urbo Bayamo, pro la 66-a datreveno de la historiaj atakoj al la kazernoj Moncada kaj Carlos Manuel de Céspedes en tiu regiono kuba, la prezidento denuncis ke Vaŝingtono ekagis per pli da agresemo por malebligi la alvenon de brulaĵoj al Kubo, kaj samtempe ili fortigas la sieĝon kontraŭ Venezuelo kaj Nikaragvo.

Li aldonis ke per kruelaj eksterteritoriaj agadoj por bloki kaj sieĝi, nuntempe ili klopodas malebligi per ĉi7j rimedoj la alveno al la kubaj havenoj de ŝipoj, minancante la ŝipkompaniojn kaj registarojn de landoj posedantaj tiuj ŝipoj kaj eĉ la sekurkompaniojn.

Li ankaŭ denuncus ke krom la altrudata blokado ekonomia kontraŭ Kubo ekde la jaro 1962, ili kreis la leĝon Helms-Burton kies titolo tria estis starigita de Trump-administracio, kun la celo procesi antaŭ tribunaloj usonaj la eksterlandajn kompaniojn kiuj mastrumas naciigitajn posedaĵojn en Kubo.

Por konfuzi la publikan opinion kaj doni leĝecon kiun ĝi ne posedas, ili inventis tiun leĝon, kiu estas jura kreaĵo, sciigis Diaz-Canel, kiu alvokis fortigi la integriĝon de la maldekstraj fortoj kaj ties mobilizo fronte al la ofensivo imperia.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up