Diaz-Canel taksas turismon vigliga faktoro de la kuba ekonomio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-07-31 07:55:28

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Kunsido de la ministra konsilantaro de Kubo

Havano, 31 jul(RHJK) La prezidento Miguel Díaz-Canel pritaksis la turisman programon en kunsido kun la ministra konsilantaro kaj emfazis ke ĝi estas vigliga faktoro de la kuba ekonomio.

Li esprimis ke oni ne devas preteratenti la kontribuojn de tiu sektoro en la ekonomia kaj socia flanko, krom esti ponto ĉar en ĉiu turisto vizitanta nin, oni rompas flankojn de la imperia blokado, tial oni devas defendi ĝin kaj fari ĝin pli efika, li asertis.

Siaflanke, la ministro de turismo, Manuel Marrero, asertis ke ĝis nun estis finkonstruitaj, dum la nuna jaro, 2 081 ĉambrojn, tiel ke fine de junio la insulo posedis 72 mil 965 ĉambrojn.

Por la fino de 2019 oni antaŭvidas aliĝo de pliaj 4 197 ĉambroj, 97% el ili en 26 novaj hoteloj dum la resto estas ampleksiĝoj.

Ekzistas pluraj projektoj pri hotelĉambroj, turismo de naturo, naŭtika kaj aliaj. Al tio aldoniĝas la programo de kultura turismo, por kio oni laboras kune kun la ministerio de kulturo.

Tamen, oni emfazis ke estas pluraj baroj survoje al kresko, inter ili la plifortigo de la usona blokado kaj ties sekvoj en la serĉado de financeblecoj, en la fremdaj investoj kaj turismaj fluoj.

La kuba prezidento elstarigis la gravecon aktualigi la produktivan ĉeneron kaj kontroli  la konduton de la importaĵoj, ĉar ni devas  nur  importi tion, kion ni ne povas produkti enlande, li emfazis. Labori pri tio estas labori por Kubo, aldonis la ŝtatestro.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up