Elstarigas Díaz-Canel la rolon de la scienco en la nacia industrio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-08-01 08:19:21

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Miguel Díaz-Canel, kuba prezidanto

Havano, 1 aŭg(RHK) La esenca rolo de la scienco en la nuna kaj estonta evoluo de la nacia industrio, estis emfazita de la kuba prezidento Miguel Díaz-Canel dum la kunsidoj kontrolaj de la programo de ujoj kaj pakumoj kaj de industria evoluigo de la lando.

Unu plian fojon, la kuba ŝtatestro insistis pri la nedisigebla rilato kiu devas ekzisti inter la industrioj, la universitatoj kaj la esplorcentroj.

La kunsidon partoprenis la komandanto de la Revolucio Ramiro Valdéz kaj la ministroj de industrio kaj de nutraĵa industrio, Alfredo López kaj Iris Quiñones, respektive, kaj oni analizis la plenumon de la indikoj de la prezidento en antaŭaj kunsidoj pri la menciitaj programoj.

Inter la analizitaj temoj en la kunteksto de la politiko por la ujoj kaj pakumoj, estis la integrala propono multobligi la nacian centron dediĉitan al tiuj produktoj, samkiel la investplanon cele al daŭra anstataŭo de la ujoj por eksportaĵoj.

Jam estas identigitaj 480 eksporteblaj produktoj, kiuj bezonas 2782 specoj da ujoj kaj pakumoj; el ili 1642 estas faritaj en Kubo kaj 1140 importitaj.

Oni agnoskis la notindan kreskon en la reuzado de ujoj el vitro, plasto kaj metaloj. Díaz-Canel elstarigis la agadojn kapabligajn kaj trejnigajn por konatiĝi kun la internaciaj tendencoj pri ujoj kaj pakumoj, kio inkluzivis interŝanĝojn de eksterlandaj spertuloj kun studentoj de la teknika universitato ISPJAE kaj de la instituto de industria dezajno.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up