Dununcas Raúl Castro la minacojn de la usona administracio al la regiona paco

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-08-07 07:14:49

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 7 aŭg (RHK) La kuba gvidanto Raúl Castro denuncis ke la nuna administracio de Usono starigas la plej urĝan minacon de la lastaj kvin jardekoj al la paco de la regiono Latinamerika kaj Karibia.

Per artikolo publikigita en la gazeto Granma, la unua sekretario de la komunista partio elstarigas ke sur tero bolivara de Venezuelo “ oni difinas hodiaŭ se vere la latinamerikaj kaj karibiaj landoj rajtas je memdetermino.”

En sia mesaĝo li elstarigas ke la nuna scenejo kaj la bedaŭrinda senrespondeco de kelkaj registaroj kaj politikaj fortoj, akompanas la imperiismon usonan en tiu ĉi agresema eskalado.

Li ratifas la solidarecon kaj subtenon al la revolucio bolivara kaj ĉavista, al la prezidento Nicolás Maduro kaj al la unuiĝo civila-milita de tiu  popolo.

Al la pli ol 20 mil kubaj kunlaborantoj, 61% el ili virinoj, kiuj plenumas misiojn en Venezuelo, Raúl sendis profundan rekonon pro ilia kompromiso kaj konsekriĝo en la admirinda kaj profunde humanitara laboro farata je la servo de la familioj de tiu frata lando.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up