Pli ol 3 milionoj da vizitantoj ĝuis la kubajn belaĵojn

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-08-16 08:38:27

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 16 aŭg (RHK) Spite al la kampanjoj organizitaj kaj gviditaj de la usona registaro por haltigi la fluon de turistoj al la insulo, Kubo jam ricevis ĉi-semajne tri milionojn da eksterlandaj vizitantoj.

La elekto de tiom da homoj viziti la insulon evidentigas la fidon kaj rekonon al tiu ĉi destino, kiu ofertas ne nur naturajn kaj kulturajn allogaĵojn, sed ankaŭ sekurecon, raportis la kuba gazeto Granma.

Laŭ raporto de la ministerio de turismo, Kanado plu restas kiel la unua emisianta lando, kaj sekvas eŭropaj landoj, kie Rusio raportas la plej grandan kreskon.

Kubo antaŭvidas plu kreski je nombro da ĉambroj kaj en la konstruo de hoteloj, klarigis la ministro de turismo okaze de la sesioj parlamentaj pasintjulie, kaj li aldonis ke je la fermo de tiu ĉi jaro oni esperas ricevi pli ol 4 milionojn 300 mil turistojn.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up