En Kubo: la laboro en la centro de strategiaj agadoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-08-20 09:00:57

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Miguel Díaz-Canel, kuba prezidanto

Havano, 20 aŭg (RHK) Starigi pli koheran rilaton inter mendo kaj oferto de laborforto kvalifikita, impulsi la profesian evoluon kaj aktualiĝon de scioj, samkiel plibonigi la sistemon de novigoj kaj enspez-distribuo, estas strategiaj gvidiloj por solvi la laboran problemon en Kubo.

Al tiu direkto fokusiĝas la 57 reguloj por tuja funkciigo je meza kaj longa periodo, proponitaj de la ministerio de laboro kaj socia sekureco kaj la fakultato de ekonomio de la havana universitato, de antaŭneloge taksitaj de la kuba prezidento Miguel Díaz-Canel, kiu kontrolis la laborprogramon, laŭ raportis la gazeto Granma.

La retejo de la prezidento raportis ke Díaz-Canel insistis pri la bezono prikonsideri la laboron je distanco, per taŭgaj mekanismoj kontrolaj kaj kontraktoj subtenataj de la labora kodo. Krome, li petis studi en kiuj ekonomiaj sektoroj estas pli realigebla tiu ĉi labormaniero.

Li ankaŭ atentigis pri la plurokupo, per kiu nuntempe laboras 200 mil personoj, ekvivalenta je apenaŭ 2% de la totala laboro, kaj tial li petis elserĉi la plej bonajn vojojn por fleksigi tiun ĉi eblecon, konsiderante la maljuniĝon de la civitanaro kaj la tendencon je malpliiĝo de la kvanto de laborkapabluloj.

Revoluciigi la pensmanieron pri labortemoj  kaj peti la esploristojn trastudi cele alporti solvojn kongruajn al nia lando, sugestis la prezidento.

Dum la laborkunsido oni kontroli la programon pri atento al la demografia dinamiko, speciale la kuracistan traktadon al ne fekundaj paroj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up