Okazas nun en Havano la dua konsultiĝa kunsido Kubo-Eŭropa Unio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-09-09 08:57:18

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 9 sep (RHK) La dua konsultiĝa konsilantaro Kubo-Eŭropa Unio sesias hodiaŭ en tiu ĉi urbo kaj ĝin gvidas respektive la insula ministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez kaj la alta reprezentantino por eksteraj aferoj kaj sekureca politiko, Federica Mogherini.

Dum tiu ĉi kunsido ambaŭ parto revizias la staton rilate la starigon de la Interkonsento de Politika Dialogo kaj Kunlaboro (ADPC, en la hispana), subskribita en 2016 inter Kubo kaj la Eŭropa Unio kaj ties membroŝtatoj.

La unua tiaspeca konsultiĝo okazis en Belgio, la 15-an de majo 2018. Tiu ĉi kunsido okazis por ekfunkciigo de la koncerna interkonsento en novembro 2017, per kiu estis kreita nova kadro por la rilatoj inter la insulo kaj la regiona bloko.

Komence de septembro okazis en Havano la unua kunsido de la komuna komitato Kubo-Eŭropa Unio, kiu ĉeestas la konsultiĝon kiel parto de siaj devoj kaj funkcioj. Tiuokaze, Kubo dankis la subtenon de la Eŭropa Unio al la kuba rezolucio de UN kontraŭ la usona blokado kaj rekonis ties rifuzon al la apliko de la titolo tria de la Leĝo Helms-Burton. 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up