La prezidento kaj ministroj trairas la provincojn Havano kaj Mayabeque meze de energia kojunkturo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-09-13 09:13:01

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Miguel Díaz-Canel, kuba prezidanto

Havano, 13 sep (RHK) Grupo de ministroj kaj aliaj aŭtoritatuloj kubaj ekvizitas diversajn provincojn por atenti la starigon de la anoncitaj decidoj fronte al la energia kojunkturo.

Tiel estis anoncita de la kuba prezidento Miguel Díaz-Canel en sia dua prezento en la nacia televida programo Mesa Redonda pr analizi tiun ĉi situacion kaŭzitan de la agresema eskalado de la usona registaro, kiu dum la lastaj monatoj iĝis pli akra kaj persekutas la alvenon de brulaĵoj al la insulo.

Li asertis ke la nuna usona administracio kreskigas sian agresemon al Kubo kun la celo vundi la bazajn bezonojn de la civitanaro kaj ties ĉiutagan vivon, kaj samtempe kulpigi la insulan registaron pri tio.

La  ŝtatestro dankis  al la kuba popolo la komprenemon esprimitan, la subtenon kaj kontribuojn pere de sugestoj, zorgoj kaj komentoj tra la sociaj retoj, kaj konfirmis ke Kubo havas strategion por alfronti tiun ĉi kojunkturon.

La decidoj celas redukti la sekvojn en la bazaj servoj al la loĝantaro, multobligi ŝparojn de energiaj portantoj kaj limigi la uzon de brulaĵoj. Oni prioritatas la dizel-kosumon en la publika kaj ŝarĝa transporto, konfirmis la ministro pri ekonomio kaj planado, Alejandro Gil.

Oni planas redukti provizore la ekonomian agadon de kelkaj produktadoj, kiuj estas grandaj konsumantoj de tiu brulaĵo, centralizi la transdonon de brulaĵoj kaj reorganizi la publikan transporton.

La ministro neglektis paralizon de la lando fronte al la deficito de dizelo provokita de la usona sieĝo.

Díaz-Canel  alvokis la kubanojn alfronti kune,  la planon kiu klopodas detrui nin. Pro tio ni devas transformi la defiojn en ŝancon, impulsi la analizon kritikan, alfronti la burokratecon kaj servi kun komprenemo kaj kvalito al la civitanoj. Per tiu ĉi sento patrolanda, ni venkos, asertis la kuba prezidento.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up