Vigleco de turismo en Kubo spite al la usona blokado ekonomia

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-09-16 09:50:15

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Miguel Díaz-Canel, kuba prezidanto en la malfermo de la Hotelo Meliá Internacia. foto:Granma

Varadero, 16 sep (RHK) La ĵusa inaŭguro de la Hotelo Internacia Meliá Varadero konfirmas la viglecon de la turisma progreso en la insulo spite al la usona sieĝo kaj validigas la certecon ke spite al la malkomforta ekonomia situacio kreita de la usona sieĝo, ni vivas, kiel konfirmis la ministro de turismo, Manuel Marrero Cruz, raportas la portalo de la Prezidanteco.

La inaŭguro okazis la 14-an de septembro kun ĉeesto de la prezidento Miguel Díaz-Canel, kio konsistigas unu el la plej atendataj sukcesoj en la turisma sektoro en Kubo.

La hotelo posedas 946 ĉambrojn en la kategorio 5-stela kaj posedas kelkajn restoraciojn, naĝejojn, kafeteriojn kaj kabareton, modernan konferencejon kaj la rekonatan spacon The Level, kiun desegnas la hotelĉeno Meliá por siaj hoteloj tra la mondo.

Gabriel Escarrer Juliá, prezidanto de Meliá Hotels International, esprimis ke li neniam pentis pro sia veto por Kubo, memorigante la ĉeeston de la ĉefkomandanto Fidel Castro dum la inaŭguro de la hotelo Sol Palmeras.

Reciproke, la ministro de turismo, Manuel Marrero, elstarigis la rolon de la hotelĉeno Meliá en Kubo ekde la jaro 1990, kiu estis la unua miksa entrepreno turisma, kaj poste etendiĝis ĝis nun, kiam la ĉeno posedas 35 hotelojn kaj proksimume 15 mil ĉambrojn.

Laŭ la spertuloj, unu el la plej grandaj trezoroj de la hotelo altnivela kaj  kun la plej moderna teknologio, estas ĝia situo, iom for de la plaĝo-duno, kio igas ĝin amika al la naturo, tial ke ne endanĝerigas la median protekton.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up