La speciala evoluzono de Mariel analizas proponojn de 15 eksterlandaj investistoj.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-04-11 23:05:15

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Ana Tereza Igarza, la direktorino de la reguliga oficejo de la speciala evoluzono de Mariel, asertis hodiaŭ ke tiu institucio laboras kun grupo de investistoj kiuj “maturigas” siajn studojn pri fakteblecoj, esence en la sektoroj de tradicia industrio, agronutrado kaj bioteknologio.
“La proponoj bone progresas, temas pri 15, kiujn ni prilaboras kaj personigas kun la celo prezenti la dokumentojn kiel eble plej frue”, ŝi aldonis sen transdoni pliajn detalojn.
La funkciulino, kiu pritraktis la temon kadre de la internacia foiro pri konstruado en  Havano, klarigis ke la “intencoj” pri investoj en Mariel “ekzistas kaj kreskas”, kaj la plano estas ke plej “malfrue” fine de tiu ĉi unua semestro estos pretaj grupo da dosieroj por fina demarŝo.
Ŝi memorigis ke en la speciala evoluzono de Mariel, situanta je 45 km  okcidente de Havano, ekzistos speciala sistemo kun pli da avantaĝoj  por la investistoj kaj klarigis detalojn pri la kontraktoj kaj pagoj al la laboristoj.


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up