Diaz-Canel vizitas kvar orientajn provincojn pledante por kreivaj solvoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-09-19 10:31:13

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Miguel Díaz-Canel, kuba prezidanto  foto/Twitter: Leticia Martínez

Holguín, 19 sep (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel  vizitis ĉi-merkrede kvar orientajn provincojn, nome Santiago de Kubo, Guantánamo, Granma kaj Holguín, kie li alvokis labori kongrue kun la nunaj cirkonstancoj kaj eltrovi kreivajn solvojn.

Akompanate de la unua vicprezidento, Salvador Valdés kaj aliaj altrangaj gvidantoj de la insulo, Díaz-Canel  emfazis la gravecon forte labori en agrikulturaj taskoj, la domkonstruado, samkiel en la kampanjo kontraŭ moskitoj por preventi virusajn malsanojn.

Li elstarigis ke la provinco Holguín estas bone preparita, kaj cetere, la iniciatoj entreprenitaj en la turisma poluso de la provinco estas mirindaj kaj faciligas brulaĵan ŝparadon sen damaĝi la servojn al la klientoj.

Ĉi-ĵaŭde la prezidento vizitas la najbaran orientan provincon Las Tunas  por konstati surloke la laboron entreprenitan por alfronti la nunan situacion rilate mankon de brulaĵoj.

Kiel estis klarigite dum la pasinta semajno flanke de la kuba prezidento Miguel Díaz-Canel, Kubo travivas malfacilan situacion rilate mankon de dizelbrulaĵon provokitan de la eskalado usona kiu malebligis la normalan alvenon de brulaĵoj al Kubo pere de punreguloj kaj minacoj al la transportkompanioj, kio malfruigos la alvenon de la bezonata brulaĵo dum septembro.

La insula registaro entreprenis diversajn agadojn kiuj kontribuas alfronti la nunan cirkonstancon per  iniciatemo kaj ŝparprogramoj, sen haltigi la normalan funkciadon de la lando, nek la diversajn investprogramojn kaj aliajn, kiuj estas garantio de estonta energia suvereno.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up