Díaz-Canel analizas prioritatajn programojn por la sociekonomia evoluo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-09-25 07:49:52

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Miguel Díaz-Canel, kuba prezidanto

Havano, 25 sep (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel, analizis la prioritatajn programojn por evoluo sociekonomia de la lando en sferoj kiel transporto, agrikulturo kaj turismo.

Akompanate de kelkaj ministroj, Díaz-Canel pritaksis la ĉefajn projektojn por plibonigi la transportadon de kargoj kaj pasaĝeroj, laŭ raportis la nacia televido.

Laŭ estis informite, la rekuperiĝo de la fervoja sistemo per modernigo de riparmetiejoj kaj pli da teknikaj inspektoj al la transportiloj por eviti akcidentojn, estas parto de la plano en tiu sektoro.

Same, la ŝtatestro analizis la eksterlandan investan programon en la turisma sektoro kaj en aliaj strategiaj sektoroj. Li insistis pri la bezono ampleksigi kaj diversigi la eksportaĵojn kaj impulsi la produktadon en la nutra industrio.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up