Raúl Castro kaj Miguel Díaz-Canel ĉeestas omaĝon al la 70-jubileo de la Ĉina Respubliko.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-10-02 07:40:47

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 2 okt (RHK) La profundaj amikaj rilatoj inter Kubo kaj Ĉinio estis konfirmitaj en la kulturpolitika ceremonio okazinta en tiu ĉi urbo okaze de la 70-a datreveno de la azia nacio, kiun ĉeestis la generalo de armeo Raúl Castro, unua sekretario de la komunista partio de Kubo, kaj Miguel Díaz-Canel, prezidanto de la ŝtata kaj la ministra konsilantaro.

La ceremonion partoprenis membroj de la politika buroo samkiel aliaj gvidantoj de la partio kaj la registaro, la unuiĝo de junkomunistoj, politikaj kaj civilaj organizaĵoj, de la armitaj fortoj kaj la ministerio de internaj aferoj.

La ceremonio okazis en la teatro de la armitaj fortoj kaj ĝin partoprenis reprezentantoj de la ĉina ambasadejo en la insulo, studentoj de tiu lando  kaj membroj de la diplomatia korpuso akreditita en Kubo.

La ambasadoro Chen Xi legis mesaĝon de la ĉina prezidento Xi Jinpin kaj transdonis lian mesaĝon al Raúl kaj Díaz-Canel, responde al la ricevita mesaĝo de ili ambaŭ okaze de tiu ĉi fondodatreveno, la 1-an de oktobro.

La diplomato elstarigis la historiajn rilatojn inter ambaŭ landoj kaj memorigis ke Kubo estis la unua lando, en tiu ĉi hemisfero okcidenta, kiu starigis dimplomatiajn rilatojn kun la azia lando, kio malfermis pordojn de Latinameriko kaj Karibio.

Li konfirmis la rifuzon de Ĉinio al la usona blokado ekonomia, komerca kaj financa altrudata al Kubo, kaj asertis ke spite al la obstakloj  “Kubo venkos, venkon post venko, sub la gvido de la komunista partio”.

Siaflanke, la unua vicprezidento de Kubo, Salvador Valdés Mesa, aplaŭdis la sukcesojn de la azia lando en la ekonomio, nutrado, edukado kaj aliaj sferoj. Li asertis ke “Ĉinio ne plu estas la malriĉa kaj subevolua lando kiu estis 70 jarojn antaŭe”.

Li konfirmis ke “Kubo salutas kaj aprezas la kreskon de Ĉinio socialista kaj prospera, tre grava por la evolulando kaj de Latinameriko kaj Karibio”. Li ankaŭ elvokis la parolojn de Fidel Castro, kiu esprimis ke oni devos kalkuli je Ĉinio kiam oni parolas pri evoluo.

Nome de la komunista partio de Kubo, Valdés Mesa dankis la distingon donitan de Ĉinio al la generalo de armeo Raúl Castro, ĉar estas “honoro por Kubo “. Li bondeziris la nerompeblan amikecon inter Kubo kaj Ĉinio.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up