Tributo al Che Guevara en Santa Clara

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-10-08 12:09:54

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
monumento al Che Guevara en Santa Clara  foto: R.Reloj

Santa Clara, Kubo, 8 okt (RHK) La popolo de la centra provinco Villa Clara,  nome de la kubanoj omaĝos ĉi-marde la komandanton Ernesto Che Guevara en la skulpta ensemblo kiu portas lian nomon, okaze de la 52-a datreveno de lia forpaso en la bolivia tero.

Dum la ceremonio politiko-kultura en la urbo  Santa Clara, infanoj el diversaj centroj aniĝas al la organizo de kubaj pioniroj José Martí; dume, aliaj ŝanĝos la pioniran tukon en ĉeesto de siaj gepatroj kaj instruistoj.

Studentoj de la universitato centra ankaŭ efektivigos la tradician marŝon tra la vojo de Che, kiu startas ĉe la placo ĝis la parko Vidal, en la urbocentro, akompanante la kantiston Raúl Paz en koncerto.

Kiel parto de la omaĝoj, la novaj generacioj deponos florbukedon en la niĉoj kie ripozas Guevara kaj ties batal-kunuloj konataj kiel la taĉmento subtena.

Fonto: Radio Reloj



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up