La prezidento Miguel Díaz-Canel vizitas Rusion

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-10-28 10:09:44

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Sankt-Peterburgo, 28 okt (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel, renkontiĝis kun la guberniestro de tiu ĉi urbo kaj kun la supera gvidanto de la leĝofara  asembleo.

La kuba ŝtatestro vizitas la muzeon Fabergé, konsiderata unu el la plej bonaj tutmonde, kie estas konservitaj plejparto el la paskaj ovoj kreitaj de la rusa juvelisto  Peter Carl Fabergé inter 1885 kaj 1917.

La kuba prezidento ankaŭ vizitis la krozadŝipon Aurora kaj esprimis ke estas eksterordinara okazo aprezi ties legendan historion ligitan al trascendaj okazintaĵoj de Rusio.

La tagordo inkluzivis viziton al la muzeo Hermitage, kie la kuba ŝtatestro memorigis ke tiu ĉi estas lia dua vizito al muzeo posedanta tiom riĉa monda heredaĵo.

Antaŭ ol alveni al Rusio,  la kuba prezidento vizitis Irlandon,  Belorusion kaj Azerbajĝanon,  kie li estis akceptita de la respektivaj homologoj, kaj laste, ĉeestis la 18-an pintkunsidon de la movado de nealiancitaj landoj.

Laŭ la oficiala programo, la kuba prezidento estos akceptita de la rusa prezidento Vladimir Putin, marde la 29-an de oktobro.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up