La kuba prezidento transdonis medalon al restaŭristoj de la Kapitolkupolo.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-10-29 17:40:28

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Ceremonio en la iberoamerika kulturcentro en Moskvo.  foto: PL

Havano, 29 okt (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel investis  parton el la 52 restaŭristoj kaj du rusaj entreprenoj,  kiuj efektivigis la restaŭrajn laborojn de kupolo de la Kapitolo de Havano.

Per ceremonio en la kultura iberoamerika centro de la rusa ĉefurbo,  la ŝtatestro kuba transdonis la Medalon de Amikeco ordenita de la ŝtata konsilantaro kuba, kaj dankis la laboron faritan.

Li asertis ke “hodiaŭ en Havano pli lumas la suna kaj luna reflekso sur la ora kupolo, kiun vi restaŭris”.

La ceremonion ankaŭ partoprenis rusaj elstaruloj, kiel la vicprezidanto de la malalta dumao, Alexander Melnikov.

La kuba pentristo Yosvani Martínez prezentis ekspozicion “Fidela je mia Havano” en la ceremonia halo, kiun ĉeestis la ĝenerala sekretario de la komunista partio de Rusio, Guennadi Ziuganov.

Flanke de Kubo ankaŭ ĉeestis la vicprezidanto de la ministra konsilantaro, Ricardo Cabrisas, la ministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez, inter aliaj ministroj kaj funkciuloj akompanantaj la prezidenton Díaz-Canel en ties laborvizito en tiu eŭroazia lando.(Fonto: PL)

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up