Ratifas kuba prezidento gravecon de unueco por progresemaj fortoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-11-05 07:40:11

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Miguel Díaz-Canel, kuba prezidanto

Havano, 5 nov (RHK) La kuba prezidento, Miguel Díaz-Canel, ratifis en la kunsido de la laborgrupo de la Forumo de Sao Paulo (FSP), ke unueco estas la vojo por fortigi la latinamerikan maldekstron.

La kunsido sesianta en la Kongresa Palaco de Havano, estas spaco por kunordigi konkretajn planojn en Latinameriko kaj Karibio.

Rilate al la koncerna laborgrupo, li emfazis, ke nia decido estas labori por ke tiu ĉi interŝanĝo finiĝu kiel senduba esprimo de unueco, de agado kaj de la kapablo, kiun ni atingis por identigi komunajn celojn prioritatajn.

Oni interkonsentis ke urĝas daŭre alfronti la dekstrajn fortojn kaj adopti eblajn interkonsentojn por pli fratigi niajn popolojn.

Li aldonis ke estas esence precizigi interkonsentojn, mobilizojn kaj strategiojn favore al liberigo de la eksprezidento Luiz Inácio Lula da Silva kaj por elimini la ekonomian, komercan kaj financan blokadon altrudatan de Usono al Kubo dum pli ol 50 jaroj.

La kuba prezidento priparolis la defiojn de la popoloj, de la maldekstraj fortoj kaj la rolo de la junularo en tiu ĉi batalo. Li alvokis ĉiujn venki  la mensogojn sur kiuj oni bazas novajn ĉiuspecajn militojn kontraŭ niaj popoloj.

Hodiaŭ la grupo de Sao Paulo pledos por plenumi taskojn kaj agadplanojn aktualigitajn ekde la 25-a rekontiĝo okazinta ĉi-julie en Karakaso, Venezuelo, krom la petoj de novaj membroj.

Li alvokis la partoprenantojn organizi siajn fortojn por uneco de la maldekstraj fortoj de la regiono kaj defendi Latinamerikon kiel paca zono.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up