Kubo prezentos kaj voĉdonigos rezolucion kontraŭ la usona blokado en UN.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-11-06 07:56:53

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Bruno Rodríguez, ministro pri eksteraj rilatoj

UN, 6 nov (RHK) La kuba ministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez, asertis per la socia reto Twitter, ke “Kubo ne ĉesos reklami la kompletan eliminon de la ekonomia, komerca kaj financa blokado altrudata de Usono”.

Li sciigis ke hodiaŭ kaj morgaŭ, antaŭ la Ĝenerala Asembleo de UN, estos prezentita kaj voĉdonita la rezoluci-projekto pri la bezono ĉesigi tiun kriman politikon.

Por la 28-a fojo la AGNU sin esprimos pri tiu ĉi sieĝo komerca, kiu estas la plej longa de la historio, sistemo de maljusta kaj genocida puno, kiu estas la ĉefa obstaklo al la insula evoluigo, kaj konsistigas malferman perforton de la internacia juro kaj de la asemblea voĉo, kiu komdamnis ĝin en 27 fojoj.

Ĝuste pro la senprestiĝo de tiu politiko, Usono premas kaj ĉantaĝas plurajn latinamerikajn landojn kun la celo ŝanĝi ties voĉdonon, kiu ĉiam estis favora al la insulo. Tiajn premojn denuncis la kuba ministro pri eksteraj rilatoj ĉi-semajne.

Sed “Kubo scias ke ĝi havas unuaniman subtenon de la popoloj”, li aldonis, kio evidentiĝis en ĉiuj internaciaj scenejoj kiam la temo prezentiĝas, kiel de antaŭ kelkaj tagoj en la pintkunsido de la Movadoj de Nealiancitaj Landoj, kies fina deklaro evidentigis la postulon de tiu movado ĉesigi la insulan sieĝon.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up