Kubo memoras Fidel Castro en la tria datreveno de lia forpaso

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-11-25 09:28:44

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 25 nov (RHK) Pasis tri jaroj de la forpaso de la historia gvidanto de la kuba Revolucio, Fidel Castro, kaj la kuba popolo memoras lin per diversaj aranĝoj,  kiuj celas diskonigi kaj savgardi lian heredaĵon.

La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel, per la socia reto Twiter skribis, “kiel memorigi Fidel? Alprenante lian heredajcon, alfrontante kuraĝe kaj firme la imperiismon, laborante kaj pensante pro kaj por la popolo, batalante por ke pli bona mondo estu ebla.”

La kuba realo evidentigas la korinklinon de la kubanoj al Fidel, kaj pluraj centoj ĉiutage vizitas la tombejon Santa Ifigenia en Santiago de Kubo por memorigi lin kaj esprimi sian admiron.

Laŭ statistikoj de tiu institucio, dum tiuj ĉi tri jaroj pli ol miliono 800 mil personoj vizitis la tombejon por esprimi diversmaniere respekton kaj admiron al la historia gvidanto.

Laŭ la raportoj, ĉirkaŭ 270 mil eksterlandanoj de pli ol 80 landoj estas inter la vizitantoj al la tombo de Fidel Castro en la heroa urbo Santiago de Kubo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up