Asertas Díaz-Canel ke Kubo sin defendas per la vero kontraŭ la kalumnioj de Usono.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-11-28 09:48:16

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Miguel Díaz-Canel, kuba prezidanto

Havano, 28 nov (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel, asertis hodiaŭ ke la vero de Kubo detruas la novan ondon de mensogoj de la usona imperio kontraŭ la insulo.

Per la socia reto Twitter, la kuba ŝtatestro esprimis ke oni malkaŝas la kalumniojn, falsaĵoj, mensogoj kaj senhonteco per kiu agas la dungitoj de la usona imperio, aludante la kampanjon kiu celas senkreditigi la kuban revolucion, kiu estis lanĉita post la aresto de la kontraŭrevoluciulo José daniel Ferrer.

La prezidento uzis la socian reton por disdividi artikolon publikigitan de la gazeto Granma, kie oni priparolas la pruvojn montritajn dum la televida novaĵservo, kie oni malmuntas la internacian amakomunikan kampanjojn organizitan ekde Vaŝingtono, kiu celas viktimigi Ferrer kaj prezenti lin kiel politika prizonulo.

La bildoj detruas la falsaĵojn de tiu personeco kaj de tiuj kiuj reproduktas ilin kaj troigas pri tio eksterlande, rilate la fizikan malaperon, la supozatan fizikan mistrakton, torturon aŭ malsufiĉan nutradon. Ĉio ĉi kun la celo akuzi la kubajn aŭtoritatulojn perforti liajn homajn rajtojn.

Oni povis vidi la denuncojn de alia civitano, kiu akuzis  lin kaj aliajn tri civitanojn, pro sekvestro kaj provokado de vundoj, kio kaŭzis lian areston en la urbo Santiago de Kubo.

La videomaterialo ankaŭ montras, ke li estis vizitita de la ataŝeo de negocoj de Usono en Kubo, Mara Tekach, al la loĝejo de Ferrer, kaj pruvas ke la diplomatino kondukas persone la konduton de tiu individuo.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up