Kubaj deputitoj analizas la evoluon de ekonomiaj kaj sociaj programoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-12-18 11:31:06

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Miguel Díaz-Canel, kuba prezidanto   foto: @PresidenciaCuba

Havano, 18 dec (RHK) La kubaj deputitoj analizas hodiaŭ la agadojn de kontrolo kaj reviziado rilate programojn ekonomiajn kaj sociajn, antaŭ ol komenci la 4-an periodon de laborsesioj de la nacia asembleo de la popola povo (ANPP).

La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel partoprenas la debaton pri la kontrolo de la nacia loĝeja programo, kiun la registaro prioritate atentas.

Tio okazas kiel parto de la lasta labortago de la konstantaj komisionoj de la nacia asembleo, kunsidantaj en la Kongresa Palaco de Havano.

Kubo aspiras je konstruado de 40 mil 800 loĝejojn, dek mil pliaj ol la sindevigoj de la nuna jaro.

La agado de diversaj organismoj kaj institucioj estos submetita je leĝofara skrutinio, inkluzive de la plenumo de buĝetoj aprobitaj por la nuna jaro, laŭ raportis la informagentejo Prensa Latina.

La  nacia asembleo havas 12 konstantajn laborkomisionojn, inkluzive de unu nova, kiu prizorgas  la atenton al lokaj organoj de la popola povo, kie oni debatos la rezultojn de la raportprocezo  de la delegitoj al siaj elektantoj.

La delegito estas civitano elektita de la loĝantaro je distrikta nivelo, kiu estas la baza nukleo de la popola povo. La delegito estas tiu, kiu pli proksime estas ĉe la loĝantaro surloka kaj respondas al ĝi.

En la centro de la debatoj ankaŭ estos la efikeco en la uzo de la rimedoj, kiam la lando altrebas por ke ŝparo estu unu el la premisoj esencaj por ekonomia evoluigo.

Tiu ŝparkoncepto ne signifas limigi sin je  elspezoj, sed efike uzi la rimedojn por sukcesi fari tion planitan, laŭ esprimis la ministro de ekonomio kaj planado, Alejandro Gil.

Ĉio ĉi okazas en malfacila kunteksto, ĉefe ĉar la usona sieĝo, kiu daŭras preskaŭ ses jardekoj, iĝas pli akra kaj provokas seriozajn damaĝojn por la nacia vivo.

Kubo sukcesis atingi favorajn rezultojn ĉi-jare en sektoroj de la ekonomio kaj aliaj, kiuj povus esti pli bonaj per pli bona uzo de la potencialoj, esprimis la prezidento Miguel Díaz-Canel.

En la komisiono pri ekonomiaj aferoj, la kuba prezidento komdamnis tion, kion li taksis agresema kaj unuflanka konduto usona  en la mondo, pro ties malrespekto totala je la internacia rajto kaj kontraŭ la suverenaj rajtoj de ĉiuj ŝtatoj.

Per tiu strategio, la usona registaro akrigis la problemojn ekzistantajn en la terglobo, emfazis la kuba prezidento.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up