Plian punon por strangoli la kuban turismon.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-04-21 12:17:40

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Kiel plia pruvo pri la eksterteritoria karaktero de la usona sieĝo ekonomia, financa kaj komerca kontraŭ Kubo, la usona departemento de trezoro punis per 5,9 milionoj da dolaroj  nederlandan vojaĝagentejon pro tio ke ĝi transportis preskaŭ 45 000 personojn al Kubo dum la lastaj jaroj, kio por Usono estas perforti la leĝaron de la konata sieĝo kontraŭ la kariba insulo.
La dokumento sendita al la kompanio CWT B.V, filio de la nederlanda Carlson Wagonlit Travel,  tiu ĉi ricevis en 2006  kapitalon de usona origino, per kio ĝi estis ligita al la leĝaro usona kontraŭ  Kubo, kaj tamen, ĝi daŭre “negocis kun Kubo aŭ kubanoj”,  laŭ raporto de la hispana informagentejo EFE.
La perfortoj kiuj kialigas la punon okazis inter la 8-a de aŭgusto 2006 kaj la 28-a de novembro 2012, jaroj en kiuj la entrepreno transportis al aŭ ekde Kubo 44 430 personojn, laŭ raporto prezentita de la usona Departemento de Trezoro la pasintan semajnon.
Laŭ la oficejo usona pri kontrolo de eksterlandaj posedaĵoj (OFAC) ili unue decidis punigi la kompanion per 11 093 500 milionoj da dolaroj, kio estis reduktita pro tio ke ĝi “volonte raportis la supozitajn perfortojn, haltigis ilin kaj kunlaboris kun la esploristoj de Usono”.


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up