La kuba prezidento elstarigas aprobon de kariba rezolucio en OEA pri Bolivio.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-12-19 17:45:42

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Miguel Díaz-Canel, kuba prezidanto

Havano, 19 dec (RHK) La kuba prezidento, Miguel Díaz-Canel, taksis hodiaŭ en Havano,  per  Twitter, kiel forta malvenko por Usono kaj Luis Almagro, la aprobon en la organizo de amerikaj ŝtatoj (OEA) de kariba rezolucio pri Bolivio.

La rezolucio “Rifuzo al perforto kaj alvoko al plena respekto de la rajtoj de indiĝenaj popoloj en la Plurnacia Ŝtato de Bolivio”, estis aprobita de  18 landoj, kontraŭ la voĉdonoj neaj de Usono, Kolombio, la puĉa registaro de Bolivio kaj la memproklamita reprezentanto de Venezuelo, Juan Guiadó.

Sin detenis Kanado, Kostariko, Gvatemalo, Salvadoro, Dominika Respubliko, Ekvadoro, Peruo, Honduro, Brazilo, Ĉilio kaj Paragvajo, dum Haitio forestis.

La teksto aprobita esprimas profundajn zorgojn pri la situacio de la homaj rajtoj, inkluzive de la racista kaj diskriminacia perforto, esprimitaj de la interamerika komisiono pri homaj rajtoj (CIDH) en siaj observoj antaŭaj de la 10-a de decembro 2019, kiam ili vizitis Bolivion.

La rezolucio komdamnas la perfortojn de homaj rajtoj kontraŭ la boliviaj civitanoj, kaj postulas  plenumi kaj  starigi efike siajn devojn, kiuj fontas el la internacia juro, rilate al la indiĝenaj popoloj, speciale tiujn devojn rilatajn al homaj rajtoj.

La rezolucio vokas ĉiujn politikajn kaj civilajn rolantojn en tiu lando sudamerika serĉi la pacon per dialogo malferma, impulsonta la demokratian refratiĝon tutlandan.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up