Spite al ekonomiaj baroj ni buĝetas por sociaj garantioj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-01-21 10:54:39

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jan 21 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel elstarigis ke la ŝtata buĝeto por la jaro 2020 plu tenas garantiojn de sociaj politikoj kaj bazaj servoj, spite al la ekonomiaj limigoj.

Pere de mesaĝo en la socia reto Twitter, la ŝtatestro dividis artikolon de la gazeto Granma, kiu enhavas deklarojn de la unua vicministro de financoj kaj prezoj, Vladimir Regueiro, pri la temo.

La vicministro sciigis ke la planado kreskas je 66 mil 291 milionoj da pesoj kaj kalkulis la kreskon planitan en la merkata moncirkulado, kune kun ĉio farita por impulsi la efikecon de la entreprenoj.

Regueiro emfazis ke la buĝeto plu tenas sian naturon eminente socian, tial ke ĝi garantias la bazajn servojn de edukado, sano, kulturo kaj sportoj, samkiel funkciigon de sociaj politikoj, la landan defendon kaj internan ordon.

Ĝi ankaŭ certigas la kontinuecon de la parta salajra kresko en la buĝetita sektoro kaj de la pensioj de socia sekureco.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up