Díaz-Canel alvokas atingi daŭripovan industrian evoluon

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-01-24 10:45:19

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Sancti Spiritus, jan 24 (RHK) La perspektivoj atingi industrian evoluon daŭripovan, integritan, kiu  certigos  la landan suverenecon, estis emfazitaj de la kuba prezidento Miguel Díaz-Canel dum vizito al gravaj produktivaj centroj de la  provinco Sancti Spiritus en la kunteksto de la registara vizito komencita ĉi-ĵaŭde en tiu teritorio centra de Kubo.

Sendepende de malnoviĝo, ni havas potencialon por fari en Kubo, tion kion ni mem decidu fari, asertis la kuba ŝtatestro depost konstati surloke la rezultojn, malmulte konatajn, de la entrepreno militindustria kolonelo Francisco Aguiar, kiu esti unue konceptita kiel planto por ripari militajn transportilojn, sed nun estas ŝanĝita al industrio diversa kaj fortiĝanta.

Dum maratona agotago, kiu komenciĝis en malvarma mateno kaj finis vespere, la prezidento ankaŭ vizitis la sukerfabrikon Uruguay, de la municipo Jatibonico, modelo de la sukera produktado en Kubo, kiu iniciatis la sukeran zafron pasintdecembre.

Li ankaŭ vizitis fabrikon de cemento, entreprenon pri agrobrutaro, la universitaton, la centron de inĝenierado genetika kaj bioteknologio, interalie.

Li estis akompanata de la vicprezidento Salvador Valdéz, la ĉefministro kaj kelkaj membroj de la ministra konsilantaro, plus la aŭtotitatuloj de la provinco.

La prezidento revenis al la provinco post unu jaro de la unua vizito registara, tiam taksita kiel kontribua kaj instrua.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up