Kubo: la unua halto en la turniro de Serguei Lavrov

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-02-05 07:43:20

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Serguei Lavrov, rusa ministro pri eksteraj aferoj

Santiago de Kubo, feb 5 (RHK) La ministro pri eksteraj aferoj de Rusio, Serguei V. Lavrov, omaĝos en Kubo la nacian heroon José Martí kaj la historian gvidanton Fidel Castro dum halto de sia vojaĝo al Meksiko kaj Venezuelo.

Post la omaĝa ceremonio en la hereda tombejo de Santa Ifigenia en la orienta urbo Santiago de Kubo, la rusa ministro renkontiĝos kun sia homologo Bruno Rodríguz por pritrakti la plifortiĝon de la punreguloj kontraŭ Kubo flanke de Usono, inter aliaj temoj, raportis la informagentejo Prensa Latina.

Laŭ oficiala raporto  oni sciis ke tiu ĉi vizito, kiu iniciatas la turniron de Lavrov ĝis la 8-a de februaro en la regiono, estas parto de la tradiciaj rilatoj amikaj inter ambaŭ popoloj kaj landoj, samkiel en la politika dialogo je plej alta nivelo, kiu favoris  la rilatojn en areoj de reciproka intereso.

Kubo dankas la konstantan sintenon de la rusa registaro, ties parlamento, diversaj institucioj kaj ties popolo, pro la solidareco al nia lando en la batalo ĉesigi la usonan sieĝon.

En 2019 okazis altnivela interŝanĝo ekonomia kaj komerca inter ambaŭ landoj kun ampleksaj perspektivoj por evoluigi komunajn projektojn.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up