Kubo kaj Ĉinio: invito por investado en bioteknologio.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-04-24 16:57:38

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
En deklaroj faritaj al la informagentejo Prensa Latina, la kuba sciencisto Agustín Lage sciigis ke por la unua fojo, li portas oferton al Ĉinio laŭ la ĵusaprobita leĝaro pri fremdaj investoj de la kuba parlamento.
La sciencisto klarigis ke la du landoj analizas proponon de eblecoj por ke la ĉina partnero establiĝu en la nova evoluzono de la haveno Mariel, situanta nordokcidente de Havano.
Lage  klarigis ke temas pri ĉinaj entreprenoj kiuj jam havas bonan laboran rilaton kun la insulo; li prelegis antaŭ akademianoj kaj funkciuloj de la bioteknologia branĉo en la ambasadejo de Kubo en la ĉina ĉefurbo kaj klarigis pri la progresoj de la miksa entrepreno Biotech Pharma, kies gvida produkto nomiĝas  Nimotuzumab.
Tiu ĉi produkto kuba estas la plej bona de sia tipo evoluigita kaj produktita en Ĉinio kaj registrita en tiu lando por kuracado de nazofaringa kancero. Proksimume 12 mil pacientoj jam profitis el ĝi en tiu lando.
La sciencisto atentigis ke tiu ĉi produkto estas aprobita en 24 landoj por pritrakti diversajn kancertipojn  kaj oni efektivigas pliaj klinikajn elpruvojn por ĝia aplikado en alispecaj tumoraĵoj.
Lage klarigis ke Biotech Pharma ampleksigis sian produktivan kapaciton ĝis 200 kg jare, post konkludi investon kaj ampleksigon kaj nuntempe oni laboras en la produktado de alia antikorpo por batali kontraŭ aŭtoimunaj malsanoj, kies nomo estas Itolizumab.
Li emfazis ankaŭ raportis pri alia nova produkto ankoraŭ ne nomumita, (14F7), inkludita en interkonsento subskribita kun Ĉinio celanta batali kontraŭ mam-kancero.
Responde al la demando pri la 20-jara ekzisto de la kuba Centro de Molekula Imunologio, Lage, ĝia direktoro, klarigis ke la centro estis oficiale inaŭgurita de Fidel Castro la 5-an de decembro 1994, meze de la plej forta ekonomia krizo de la insulo.
Li klarigis ke tia decido, evidentigas la gravecon donitan de Fidel  al la sciencoj en la ekonomia evoluo de la lando, kaj jam en 1993 Fidel esprimis ke la sciencoj kaj ĝiaj produktoj iam okupus la unuan lokon en la kuba ekonomio, kio nuntempe iĝas realaĵo, ĉar tiaspecaj produktoj estas inter la unuaj eksportaĵoj de Kubo nuntempe.


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up