Ekas en Havano la XII-a kongreso internacia Universidad 2020

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-02-10 08:52:28

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, feb 10 (RHK) La XII-a kongreso internacia Universidad 2020 estos inaŭgurita hodiaŭ en la teatro Karlo Markso ĉi-urbe, sub la devizo La universitato kaj la tagordo 2030 por daŭripova evoluo.

La evento, kiu sesios ĝis la 14-a de februaro en la Kongresa Palaco de Havano, centrigos siajn debatojn en la starigo de la celaro establita de la tutgloba tagordo aprobita en 2015 de la ĝenerala asembleo de UN, laŭ raportis la informagentejo Prensa Latina.

La tagordo 2030 en sia celo 4 instigas la landojn garantii edukadon inkluzivan, egalecan kaj kvalitan, kaj impulsi lernoeblecojn dum la tuta vivo por ĉiuj personoj.

La valideco de la temo allogis al Kubo pli ol 300  delegitojn de 52 landoj, interalie, 200 rektorojn de universitatoj kaj aliaj altrangaj estraranoj de la eduka sektoro.

Tiu ĉi kaj aliaj temoj estos parto de la debatoj de Universidad 2020, kiu inkluzivas prelegojn de elstaraj intelektuloj kiel la brazila teologo Frei Betto; la hispana ĵurnalisto Ignacio Ramonet  kaj la argentina politologo Atilio Borón.

Okazos forumo de kubaj ministroj pri la Tagordo 2030 kun partopreno de la ministroj de ekonomio kaj planado Alejandro Gil Fernández, kaj de scienco , teknologio kaj medio, Elba Rosa Pérez; krom la ministrino pri supera edukado Alicia Alonso Becerra.

Okazos specialaj intervenoj de la  ministro de kulturo kuba, Alpidio Alonso; la historiisto de Havano, Eusebio Leal; la prezidanto de la Domo de Amerikoj, Abel Prieto; kaj la direktoro de la oficejo de la programo Marti-a, Eduardo TorresCueva.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up