Díaz-Canel: ŝlosiloj por bona regado de guberniestroj kaj vicguberniestroj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-02-11 09:07:45

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Miguel Díaz-Canel, kuba prezidanto    foto:Granma

Havano, feb 11 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel kunsidis kun la ĵus enposteniĝintaj guberniestroj kaj vicguberniestroj, alvokante ilin labori kun sindevigo kaj sindediĉo, pensante pri Kubo, kiel lando, meze de kunteksto tre malamika flanke de la usona registaro.

Li emfazis ke la provinca registaro devas funkcii tre ligite al la popolo; ĝi reprezentas la ŝtaton kaj ties esenca misio estas la evoluigo ekonomia kaj socia de la teritorio.

La prezidento insistis ke la guberniestro kaj vicguberniestro devas esti en konstanta interŝanĝo kun la popolo kaj ties reprezentantoj de la diversaj sektoroj, inter ili, la entreprenistoj, artistoj, sciencistoj, edukistoj kaj la gazetaro.

Díaz-Canel ankaŭ emfazis ke oni devas daŭre atenti la solvon al la problemoj starigitaj de la loĝantaro kaj ke la aŭtoritatuloj devas vigle reagi fronte al tiuj aferoj, samkiel alfontri la malleĝajn agojn

Li ankaŭ pritraktis la bezonatan atenton al la demografia dinamiko kaj alvokis aparte trakti la parojn nefekundajn kaj la patrinojn kun du aŭ pliaj infanoj kaj loĝejaj problemoj.

Li insistis pri tio ke la provinca konsilantaro devas labori vigle kaj dinamike por ke la problemoj ne akumuliĝu; la guberniestroj devas gvidi rigorajn analizojn ekonomiajn en la teritorioj, ĉar tio estas pensi kiel lando kaj tio estas kion la kuba Revolucio bezonas, li emfazis.

La kunsidon ankaŭ ĉeestis la vicprezidento de la Respubliko, Salvado Valdés, la ĉefministro Manuel Marrero kaj la prezidanto kaj vicprezidantino de la nacia asembleo, Esteban Lazo kaj Ana María Mari Machado, respektive.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up