Díaz-Canel vokas la prokurorojn fortigi batalon kontraŭ koruptado kaj malleĝeco.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-02-18 09:23:34

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Miguel Díaz-Canel, kuba prezidanto

Havano, feb 18 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel partoprenis la jaran kunvenon de la ĝenerala prokurorejo de la respubliko, kaj alvokis la prokurorojn agi en ĉiuj niveloj kun respondeco, profesieco kaj sentemo, juste kaj sen superbo.

La jarraporto prezentita de de la ĝenerala prokuroro, Yamila Peña Ojeda, strukturiĝis en kvar ĉefaj aksoj: kompletigo kaj preparado de la homaj rimedoj, la kontrolo de leĝeco, la esplorado kaj plenumo de la punagado publika, kaj la evoluigo de la procezoj de informadiko kaj socia komunikado

La kuba prezidento klarigis ke en tiu ĉi scenejo kunestas ofensivo de imperia koloniigo, fortigo de la usona sieĝo ekonomia kaj persekutado kontraŭ la financa agado de la insulo kaj kontraŭ ties plej aŭtoktonaj atingoj kiel sano, edukado, turismo, civitana trankvileco kaj niaj simboloj.

Li parolis al la prokuroroj pledante por kvalita laboro, justa, efika kaj travidebla. Rilate la kontrolon de leĝeco, unu el la esencaj gvidlinioj de la prokuroroj estu kontraŭstari koruptadon, drogojn, perforton, deliktojn kaj malleĝecon.

Li parolis pri la bezono agi etike, ideologie, kun kapabligitaj gvidantoj, rilatiĝi kun la akademio por eltrovi novigadon kaj profesian kompetenton.

Pri la uzo de la teknologio li vokis por pli da interagado, aktualigi konstante la retpaĝojn kaj konsciiĝi pri la graveco de dialogo kun la loĝantaro.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up