Bruno Rodríguez partoprenas la altnivelan kunsidon de homaj rajtoj en Ĝenevo.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-02-24 08:59:07

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Bruno Rodríguez, ministro pri eksteraj rilatoj

Havano, feb 24 (RHK) Komenciĝas ĉi-lunde en Ĝenevo la 43-a  kunsido de la segmento altnivela de la konsilataro de homaj rajtoj, kie partoprenas la kuba ministro pri eksteraj rilatoj Bruno Rodríguez kun delegitaro de la kariba insulo.

La kuba ministro sciigis ke la kunsido, kiu komenciĝas hodiaŭ en la sidejo de UN, Kubo rekonfirmos sian devon kun la homaj rajto kaj rifuzos la politikan manipuladon de tiu ĉi temo.

“Kubo ratifas la protektadon de ĉiuj homaj rajtoj; sen selektado, sen politika manipulado, sen duoblaj mezuriloj” publikigis en Twitter la kuba diplomato, kiu gvidas delegitaron de la insulo en la evento sesionta ĝis vendrede.

Oni esperas ke en la sesio de la organo, kiun membras 47 ŝtatoj, la ministro denuncos la ekonomian, financan kaj komercan sieĝon altrudatan de Usono al la insulo, kiu baras la evoluon de la lando kaj kreas malfacilaĵojn en la ĉiutaga vivo de la loĝantaro.

La ministro alparolos la konsilantaron de homaj rajtoj kaj la konferencon pri malarmado, ankaŭ renkontiĝos kun altrangaj funkciuloj de UN kaj estroj de delegitaroj ĉeestantaj la eventon, krom aliaj agadoj ene de sia tagordo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up