Kuba medicinista brigado oferas sian kunlaboron en Ĉinio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-03-03 08:00:16

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Pekino, mar 3 (RHK) Oftalmologoj de la medicina brigado de Kubo en Ĉinio daŭrigas sian asistan agadon en tri hospitaloj de tiu lando, kun respondeco kaj protektado necesa meze de la urĝo derivita el la kronviruso Covid-19.

Laŭ konfirmis la doktorino Yamira Palacios, gvidanto de la brigado, la laboro rekomenciĝis post haltigo okazinta pro sekurecaj reguloj de la nacia plano por tiuj kazoj ekigita fine de la pasinta januaro.

Ŝi precizigis en la sociaj retoj ke la kubaj kunlaborantoj kune kun la ĉinaj profesiuloj restas ligitaj spite al la kompleksa epidemiologia situacio,  kun respondeco en la sana zorgo kaj protekto bezonata por eviti esti en plia risko, raportis la informagentejo Prensa Latina.

La kuba kunlaboro efektiviĝas kun bonaj rezultoj en oftalmologiaj centroj instalitaj en miksaj hospitaloj de la provinco de Qinghai, Shanxi kaj Henan.

La brigado konfirmis sian subtenon kaj fidon je la klopodoj farataj de la ĉina registaro por bremsi kiel eble plej rapide la kronviruson, krom elstarigi la disciplinon kaj plenumon de la agadoj entreprenitaj de la sanitaraj aŭtoritatuloj de la azia giganto kaj la kuba ambasado mem.

Ĝis hodiaŭ neniu kubano en Ĉinio malsaniĝis. Tio esta rezulto de forta kaj teama laboro. Kun vera informado oportuna, sen esprimi kriteriojn, kiuj ne estu konfirmita, de la scienco, nek aldona regulo, sen alarmemo nek kolektiva paniko, ŝi asertis.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up