La prezidento Díaz-Canel precizigis detalojn de la preventa plano kontraŭ Covid-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-03-11 08:09:45

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Miguel Díaz-Canel, kuba prezidanto

Havano, mar 11 (RHK) La efikeco de la regulaĵoj adoptitaj de Kubo por preventi kaj kontroli Covid-19, estis agnoskita dum kunsido de la plej altaj aŭtoritatuloj en ĉiuj provincoj de la insulo kaj en la speciala distrikto Insulo de Junularo.

La kunsidon gvidis la prezidento Miguel Díaz-Canel, la ĉefministro Manuel Marrero kaj la vicprezidento Salvador Valdés Mesa.

Dum la kunsido, la ministro pri publika sano, José Ángel Portal, asertis ke  Kubo daŭre restas sen konfirmitaj kazoj de la nova kronviruso, kiu jam damaĝis 104 landojn.

La ministro klarigis ke ĝis nun estis enhospitaligitaj por pristudi 30 vojaĝintojn kaj post efektivigi 7 novajn esplorojn konkrete por Covid-19, kiuj samkiel la ceteraj 8 analizoj, havis  negativajn rezultojn, la lando restas libera je tiu malsano.

Dum interŝanĝo per videokonferenco kun ĉiuj guberniestroj kaj la intendento de Insulo de Junularo, oni pritaksis la laboron evoluigitan intensive dum la lastaj tagoj pri aspektoj de la plano por preventi kaj kontroli la malsanon.

Inter tiuj regulaĵoj estas la kvalita certigo de lokoj por izoligoj kaj enhospitaligoj; produktado de nazobuŝiloj en la insulo; sanitaraj aŭdiencoj en komunumoj kaj laborejoj; la kapabligo de ĉiuj implikitoj; atento al plej vundeblaj personoj; kaj la informa kampanjo por daŭre sciigi la loĝantaron pri la reala situacio.

La ĉefministro sciigis al la guberniestroj kaj intendentoj pri la bezono aparte atenti ĉiujn haltejojn en aŭtovojoj kie koncentriĝas homoj por vojaĝado, redukti la translokigon de malsanuloj kaj daŭre atenti la sanitaran kontrolon ĉe landlimoj, kio ĝis nun estis tre efika.

Tiamaniere, li insistis, fermiĝas la unua parto de tuta ciklo, kaj nun ni antaŭeniros al kontraŭbatalo per aliaj regulaĵoj de la agadplano.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up