Kubo denuncas usonan kampanjon kontraŭ kubaj kuracistoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-03-17 00:24:50

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, mar 17 (RHK) La kuba ministro pri ekstera komerco kaj fremdaj investoj, Rodrígo Malmierca, denuncis la konstantan kampanjon de la usona registaro kontraŭ la kuba medicina kunlaboro kaj ties kuracistoj.

Per mesaĝo en la socia reto Twitter, la ministro emfazis ke Usono senfrukte klopodas malprestiĝiĝi la internacian kunlaboron pri sano kaj asertas ke nuntempe, kontraŭ la nova kronviruso Covid-19, la insulo disponigas avangardajn medikamentojn kiel interferono alfa 2b kaj kelkaj landoj petis kuracistajn servojn kubajn.

La administracio de Donald Trump ekigis sian kampanjon de mensogoj kaj falsaĵoj kontraŭ la kubaj kuracistoj pasintjare, situacio kiu devigis la sanlaboristojn nuligi sian laboron en landoj kiel Bolivio, Brazilo kaj Ekvadoro, kies ultradekstremaj registaroj taksis la kubajn profesilojn kiel instigantoj de perforto kaj konfliktoj en tiuj teritorioj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up