Díaz-Canel postulas personan, familian kaj institucian respondecon en la batalo kontraŭ Covid-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-03-24 11:07:34

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Miguel Díaz-Canel, kuba prezidanto

Havano, mar 24 (RHK) La prezidento kuba Miguel Díaz-Canel postulis respondecon al ĉiuj kubanoj  en la batalo kontraŭ Covid-19, kiu jam estas enlande  (ĉiuj kazoj  importitaj), kio postulas “sindevigon de la institucioj, la familio kaj la civitanaro ĝenerale”.

Dum interŝanĝo pere de videokonferenco kun la superaj aŭtoritatuloj de ĉiuj provincoj kaj speciala municipo Insulo de Junularo, la ŝtatestro klarigis ke la nova kronviruso venas al ni kun multobliĝa rapideco”. Pro tio, li aldonis, “unue ni devas konsciigi la homojn percepti la riskon, por ke ili agu respondece.”

Li konsideris ke “la adoptitaj reguloj povas haltigi la viruson antaŭ ol ĝi etendiĝu”, la sola maniero por tion atingi estas la socia izoliĝo, esprimis,  “kaj tion ni devas provoki hodiaŭ, ne morgaŭ, tio signifas pluteni la plej grandan kvanton da homoj hejme kaj kun malpleja kontakto kun aliaj”, li asertis.

Díaz-Canel urĝiĝis elimini amasiĝon da homoj kaj plu instigi la homojn protekti la plej vundeblajn, kaj nur eliru tiuj, kiuj devas fari neprajn agadojn. Oni devas elimini sociajn renkontiĝojn kaj familiajn, ordigi la vicojn en merkatoj kaj, rezulte, plenumi ĉiujn adoptitajn regulojn, raportis la gazeto Granma.

La sociaj kaj amasorganizoj kunordige kun la lokaj registaroj devas enketi ĉe la domoj ĉiujn personojn por informiĝi pri iliaj sanstatoj kaj agi ĉie kie ne plenumiĝu la orientitaj decidoj.

La prezidento agnoskis ke la popolo iom post iom konsciiĝis dum la lastaj tagoj kaj agas alimaniere. Tamen, li insistis, ke dum la lasta semajnofino estis personoj surstrate,  vicoj sen la necesa distanco kaj amasaj vendoj en komercejoj.

Tiusence li petis analizi kaj decidi pri ĉio vendebla en la normigaj komercoformoj kaj reguligo de vicoj.

La prezidento elstarigis la gravan subtenon de la nacia polico kune la popola subteno, en la “ordigo bezonata surstrate por ke la personoj ne malplenumu tiujn ĉi decidojn”. Li aldonis ke tiuj ĉi reguloj havas leĝan subtenon samkiel monpunoj kaj aliaj punoj aplikeblaj al tiuj, kiuj rompu la leĝon.

Estis informite ke la turistoj, kiuj ankoraŭ restas enlande, same estas en kvarenteno kaj ekde ĉi-marde ne rajtos eliri el tiuj instalaĵoj, kie ili havas ĉiujn garantiojn kaj sanatenton.

Same okazas kun la kubanoj rezidantaj enlande, kiuj alvenas el eksterlande, ili restos en kvarentenoj en institucioj preparitaj por tiu celo.

Li rekonfirmis  la apartan atenton por la maljunuloj en la hejmoj, en la avo-domoj, al tiuj kiuj loĝas solaj kaj al ĉiuj, kiuj surstrate vagadas. En tiu ĉi zorgo havas esencan rolon la lokaj registaraj strukturoj kaj amasorganizoj.

La kuba prezidento asertis ke “oni laboras ĝustatempe, oni laboras antaŭvide kaj antaŭigante ĉiujn regulaĵojn de la dua etapo. Se ni ĉion faras bone, ni povas havas evoluon de la malsano alimaniere kompare kun tio okazinta en la plejmulto da landoj, kaj ke ĝia kurba linio estu pli ebena, pli mastrumebla kaj kun malpli da damaĝoj por Kubo”, li aldonis.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up