Anoncas Kubo la unuan elhospitaliĝon de paciento rekuperiĝinta de Covid-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-03-24 15:36:13

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, mar 24 (RHK) Kubo anoncis ĉi-marde la unuan elhospitaliĝon de paciento rekuperiĝinta post esti pozitiva al kontaĝo pro Covid-19, asertis la sanitaraj aŭtoritatuloj dum gazetara konferenco por aktualiĝo pri la landa situacio.

Temas  pri la unua kazo de kubano, 25-jaraĝa, rezidanta en la centra provinco Villa Clara, kiu estis diagnozita la pasintan 16-an de marto, edzo de bolivianino, kiu revenis el Italio. Ambaŭ vizitis la kuban sansistemon pro  spiraj simptomoj.

Ekde tiu momento la kontrola sistemo aktiviĝis kaj ambaŭ estis enhospitaligitaj en la milita hospitalo de tiu provinco kaj poste translokitaj al la Nacia Instituto de Tropika Medicino Pedro Kourí(IPK) en Havano.

Depost ĉiuj koncernaj pruvoj, la paciento rezultigis pozitivon al Covid-19 kaj evoluis favore laŭ ĉiuj oficialaj raportoj.

La paciento elhospitaligita restos en doma izoliĝo dum 14 tagoj, sub kuracista kontrolo ĉiutaga. Ĉi-lunde dum ronda tablo televida, oni informis pri elhospitaligo de kelkaj pacientoj, inter ili, kelkaj eksterlandaj turistoj, kiuj baldaŭ reveturos al siaj originaj landoj.

Kubo raportas hodiaŭ 48 pozitivajn kazojn, du en kriza stato kaj unu grava, dum restas enhospitaligitaj 1229 personoj, el ili 531 suspektemaj, kiel parto de la gvatado kaj epidemiologia kontrolo altruditaj en la insulo por eviti la propagadon de la malsano.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up