La prezidento Díaz-Canel alvokas ĉiujn agi respondece pri socia izoliĝo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-03-26 10:23:03

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Havano, mar 26 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel gvidis laborkunsidon, kiu ĉiutage kontrolas la evoluon de la nuna situacio rilate la novan kronviruson kaj la laborojn por alfronti ĝin. La prezidento emfazis ke se la lernejoj estas haltigitaj en la nuna scenejo, la infanoj kaj gejunuloj ne devas esti ekster la domoj, ili devas resti hejme kaj tiucele la familio havas kompletan respondecon kaj sindevigon. La prezidento klarigis ke oni devas minimumigi kiel eble plej multe la riskojn de kontaĝo kaj tiucele estas esence plu instigi la socian izoliĝon. Aldone, li emfazis pri tio ke urĝas eviti ne necesajn kunvenojn en laborejoj. Estas tempo por serĉi alternativojn kaj impulsi agadmanierojn alispecajn, kiel laboro je distanco, eĉ en la entreprenoj, ĉiam kiam la laboro tion permesas. La prezidento indikis ke oni devas strikte atenti la laboron en la flughavenoj por eltrovi tie la personojn kun simptomoj, kaj ankaŭ pri la funkciado en la centroj de izoliĝo, kiuj jam estas preparitaj por ke la vojaĝantoj revenantaj al la insulo plenumu la 14 tagojn de kvarenteno. Pri la laboro en komunumoj, la ministro pri publika sano, José Ángel Portal, sciigis ke oni plu enketas ĉiutage milojn da civitanoj, el kio rezultas pli ol 3 milionoj 500 mil personoj; el ili oni identigis preskaŭ 32 mil kun spiraj simptomoj kaj preskaŭ ĉiuj estis atentitaj de la familia kuracisto. La ministro asertis ke estas prioritato sekvi la proceduron starigitan por tiu enketado, kiu konsistigas defion por niaj saninstitucioj. Tiu laboro tre gravas por kapti ĝustatempe homojn, kiuj povas esti identigitaj kiel kontaktoj de suspektemuloj aŭ pacientoj jam konfirmitaj. La vicunua ministro Roberto Morales Ojeada elstarigis la gravecon garantii al ĉiuj laborantoj de la publika sano la bezonatajn protektilojn. Rilate al uzo de nazbuŝ-protektiloj, li emfazis ke ne nur la laboristoj, sed ankaŭ la loĝantaro devus ĝin uzi respondece kaj plenumante la normojn por korekta uzado. La prezidento sugestis ke ĉiuj, kiuj povu ĝin uzi, ke ili tion faru kiel maniero sin protekti. Kaj emfazis ke indas plu fermi laborejojn, kies servoj ne estas necesaj en la nunaj cirkonstancoj. La socia distanciĝo estas ago respondece farenda.


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up