Díaz-Canel agnoskas rolon de la kubaj kuracistoj en kaj eksterlande

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-03-27 11:44:28

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, mar 27 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel esprimis ke “en la sama grado kiel ĉiuj komprenu la respondecon de ĉiu persono rilate la aliajn, ni alfrontos pli efike la pandemion de la nova kronviruso”.

La prezidento gvidis, kune kun la ĉefministro Manuel Marrero, kunsidon ĉiutagan por pritaksi  la situacion en la insulo de Covid-19, kaj la planon por prevento kaj kontrolo. La ŝtatestro taksis ke en tiu ĉi batalo “ĉiu dependas de ĉiuj kaj ĉiuj dependas de ĉiu”, raportis la gazeto Granma.

Li insistis pri tio ke la infanoj kaj gejunuloj ne povas esti surstrate, ĉar “ili povas esti sanaj, sed kaze ke ili portu la malsanon, ili endanĝerigas la vivon de siaj gepatroj kaj geavoj, tial estas socia respondeco. Ne estas la momento amuziĝi kiel antaŭe, ni ne travivas normalan vivsituacion”, li asertis. 

La ŝtatestro elstarigis ke plejparto de la loĝantaro subtenas la adoptitajn decidojn kaj agnoskas la rolon de la sanlaboristoj en Kubo kaj la medicinistoj kiuj ekiras por kontribui en aliaj landoj.

Rilate la zorgon de kelkaj studentoj de preuniversistato pri la enirekzamenoj, li asertis ke la ekzamenoj okazos, ĉar oni ne povas damaĝi la kvaliton de la supera edukado, sed la dato dependos de la evoluo de la Covid-19. Tre gravas la memstudado de ĉiu studento.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up