Díaz-Canel: la adoptitaj reguloj efikas, sed fidi ne endas.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-03-31 10:29:09

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Miguel Díaz-Canel, kuba prezidanto

Havano, mar 31 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel instigis ĉiujn daŭre labori en la batalo alfronti la pandemion Covid-19.

Dum la taga kunsido por kontroli la evoluon de la agadplano pri la nova kronviruso, Díaz-Canel  asertis ke la adoptitaj reguloj efikas, sed ni ne povas fidi je tio, ĉar ankoraŭ ni ne trapasis la plej krizan momenton.

Li klarigis ke la lando devas okupiĝi “tre intence en la starigo kaj kontrolo de la aprobitaj reguloj, kiuj estis informitaj dum televida programo”. Inter la agadoj, kiuj donas viglon al la lando estas la produktado de nutraĵoj kaj la sukera zafro.

La ŝtatestro bedaŭris la forpason de du kubanoj spite al la batalo por savi ilin. Li ankaŭ elstarigis la konduton pli disciplinan de la loĝantaro dum la semajnofino, kio evidentigas ke kiam oni alvokas, kiam oni klarigas, kiam oni argumentas kaj estas logiko en tio farata, la popolo subtenas nin”.

La prezidento komentis dum emociigajn momentojn de la semajnfino, unue, la akcepto spontana farita en la flughaveno de Madrido al la kubaj kuracistoj, kiuj eklaboros en Andoro, kaj due, la aplaŭdo kunvokita en la sociaj retoj kaj en la nacia televido por la 9-a horo vespere, kio ŝajne restos kiel kutimo en tiuj ĉi tagoj, kio signifas agnoskon al la sanlaboristoj kaj al ĉiuj, kiuj laboras por alfronti tiun ĉi pandemion. Tio parolas pri la sentoj solidaraj kaj subteno de la kubanoj.

 

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up