Alvenis al Kubo donaco de la ĉina registaro por batali kontraŭ Covid-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-04-06 12:10:34

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Bruno Rodríguez, ministro pri eksteraj rilatoj

Havano, apr 6 (RHK) Kubo ricevis donacon de la ĉina registaro por kontribui al la batalo fronte al la nova kronviruso, konfirmis la kuba ministro pri eksteraj rilatoj Bruno Rodríguez.

“Nia registaro kaj popolo dankas ĝin. Estas pruvo pri la elkora amikeco, kiu nin ligas. En tempo de pandemio, la solidareco kaj la kunlaboro savas vivojn”, skribis la ministro en sia reto Twitter.

Pasintsemajne Kubo denuncis ke pro la usona blokado, alia kargo de Ĉinio ne povis alveni al la kariba lando.

La unuflankaj punoj de Vaŝingtono malebligis ke la privata entrepreno ĉina Alibaba transdonu kargon de vizaĝaj maskoj kaj diagnozilojn por Covid-19, tial ke la kompanio, kiu devis fari tian transdonon, neglektis tion fari pro la regulaĵoj de la Blanka Domo.

Meze de la pandemio, multaj voĉoj leviĝas postulante ke Usono ĉesigu siajn unuflankajn punregulojn altrudatajn al la insulo kaj aliaj landoj, por garantii al tiuj, la aliron al humanitara helpo kaj aliaj bezonataj produktoj por siaj respektivaj popoloj.

Kaze de Kubo, la administracio de Donald Trump plifortigis sian sieĝon de preskaŭ 60 jaroj per fortaj limigoj al la familiaj helpoj, limigoj al la kontakto popolo al popolo kaj kreskanta persekuto al eksterlandaj kompanioj kun negocoj en la kariba insulo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up