Instigas Díaz-Canel ĉiujn kubanojn kunlabori discipline kaj respondece fronte al la pandemio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-04-07 17:56:29

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Miguel Diaz-Canel,  prezidento de la respubliko

 

Havano, apr 7 (RHK) Fronte al la kompleksa scenejo prezentata de Covid-19 en Kubo, la prezidento Miguel Díaz-Canel ratifis la bezonon agi kunlabore, respondece kaj discipline, flanke de la civitanaro kaj de ĉiuj institucioj laborantaj fronte al la pandemio.

Dum la taga kunsido, kiun li gvidas kun la ĉeministro Manuel Marrero, oni analizis detale la kuntekston travivatan de la insulo pro la nova kronviruso. La ŝtatestro insistis pri la graveco ke la civitanaro honeste respondu la enketon faratan, kaj se ili havas simptomojn, ili devas tion diri, aŭ se iu ajn familiano havas simptomojn same fari, ĉar tio helpos eviti pliajn komplikaĵojn.

Li klarigis ke ekzistas bedaŭrindaj kazoj de pacientoj, kiuj eniris la hospitalojn  en etapoj gravaj aŭ krizaj, kaj eĉ forpasis, ĉar ne oportune parolis pri siaj simptomoj. Nia batalo estas por savi la vivon de la homoj kaj eviti propagadon de tiu malsano.

Izoligi ĉiujn personojn suspektemajn, potenciale malsaniĝantajn aŭ portantajn la malsanon, estas la plej efika maniero  kontroli la propagadon de la malsano.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up