Asertas Díaz-Canel ke disciplino kaj respondeco nepras por venki la pandemion

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-04-10 09:40:39

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Miguel Díaz-Canel, prezidento de la Respubliko

Havano, apr 10 (RHK) Dum la taga kunsido por taksi kaj decidi pri la situacio de Covid-19 en Kubo, la prezidento Miguel Díaz-Canel asertis ke Kubo ĉiam demonstris sian unuecon en Revolucio, kaj nun, tiu unueco trairas la respondecon.

La decidoj adoptataj de la insula registaro celas savi niajn vivojn kaj, spite al ĉio, ni devas esti sinoferaj, resti hejme, ne viziti iun ajn, ĉar se oni tion ne komprenas, tiam ni ne povos bremsi la pandemion, asertis la kuba ŝtatestro.

Dum la kunsido, la ministro pri publika sano José Ángel Portal aktualigis la sekvojn de la malsano en la lando. Dume, la ŝtatestro aldonis ke, sen alarmoj, la insulo ankoraŭ ne estas en sia plej malbona momento. Sed nur per izoliĝo socia ni povos solvi ke la kresko ne montriĝu kiel la prognozaj modeloj faritaj de la kubaj fakuloj.

La prezidento petas eviti tro da fido, daŭrigi rigore la higienajn regulojn, la uzon de nazbuŝiloj por sin protekti, plenumi socian izoliĝon.

Aldone, li asertis ke ekde tiu ĉi vendredo ne labora kaj la semajnofino, estas tri tagoj por agi en tiu direkto, kaj se ni tion faras respondece kaj kun la novaj regulaĵoj adoptitaj, tiam eblas plu antaŭeniri en la efiko fronte al la pandemio.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up