Kubo rifuzas abomenindan kalumnion pri ligoj al narkottrafiko

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-04-11 09:54:30

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Bruno Rodríguez, ministro pri eksteraj rilatoj de Kubo

Havano, apr 11 (RHK) La kuba ministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez, rifuzis la falsaĵon de altranga funkciulo usona, kiu akuzis Havanon kaj Karakason havi ligojn kun narkot-trafiko.

La kuba ministro asertis per Twitter,  ke la akuzo de ne nomumita funkciulo de Pentagono estas kompleta kalumnio, falsaĵo kun  danĝeraj implikaĵoj.

Rodríguez menciis publicaĵon de la usona revuo Newsweek, kiu citas anonime la koncernan funkciulon de la defenda departemento farinta falsan akuzon. Bezonatas aldoni ke la gazeto ne prezentis ajnan dokumenton,  kiu povus subteni tan akuzon.

La ĝenerala direktoro por Usono de la kuba ministerio pri eksteraj rilatoj, Carlos Fernández de Cossío, same konsideris “danĝeraj” tiajn falsaĵon de la Blanka Domo kaj emfazis ke la registaro de Donald Trump “scias perfekte ke la altranga funkciulo mensogas”.

La jara raporto de 2019 de la oficejo de UN kontraŭ drogoj kaj deliktoj agnoskas ke la konsumo de kokaino en Usono daŭre kreskas, post kelkaj jaroj de reduktiĝo, kaj ke la ĉefa fonto por la nacia merkato de tiu drogo estas Kolombio.

La kalumnio fabrikata de la Blanka Domo celas pravigi la agreseman sieĝon ekonomian, kiu estas fortigita kontraŭ Kubo kaj Venezuelo, precize meze de la pandemio de Covid-19, samkiel instigi eblan agreson kontraŭ la bolivara lando.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up